Moaba lingvo

Moaba lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo • dialekto
Kanaana lingvaroŜemida lingvaro
Skribo fenica alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 obm
  Glottolog moab1234
Angla nomo Moabite
Franca nomo moabite
vdr

La moaba lingvo estas formortinta kanaana lingvo, antaŭe parolata en Moabo (la hodiaŭa centra-okcidenta Jordanio) dum la frua 1-a jarmilo a.k.e.. Ĝi estis skribata per varianto de la fenica alfabeto.[1]

La plejparto de scio pri la moaba venas de la Meŝa-steleo, kiu estas la sola konata vasta teksto en la lingvo.[1] Krome estas la tri-linia Skribaĵo de El-Kerak kaj kelkaj insignoj. La ĉefaj kvalitoj, kiuj distingas la moaban de aliaj kanaanaj lingvoj kiel la hebrea, estas: pluralo -în anstataŭ -îm (ekz. mlkn "reĝoj" por la hebrea məlākîm), kiel en la aramea kaj araba; retenado de la virina fino -at, kiun la hebrea reduktas al -āh (ekz. qiryat, "urbo" anstataŭ la hebrea qiryāh) sed retenas en la konstru-stata nominala formo (ekz. qiryát yisrael "urbo de Israelo"); kaj retenado de verba formo kun enfiksita -t-, ankaŭ trovata en la araba kaj akada (w-'ltḥm "mi komencis batali", el la radiko lḥm).

  1. 1,0 1,1 “Moab”, The International Standard Bible Encyclopedia.

Developed by StudentB